You are here

Loĝigo - "Villa Victoria" - Liptovský Ján

Villa Victoria proponas loĝigon rande de la civito Liptovský Ján, proksime de Skicentro "Javorovica" kaj de termala fonto "Rudolf", kiu troviĝas en distanco 300 m de Villa Victoria. La civito Liptovský Ján havas idealan situon kaj eminentajn turismajn kondiĉojn por fari ekskursojn en proksima kaj malproksima ĉirkaŭaĵo. Turismaj vojetoj, bela naturo, termalaj fontoj kaj multegaj travivaĵoj, ĉion proponas raviga medio de Jánska – valo kaj la civito Liptovský Ján en koro de la montaro Malaltaj Tatroj.